- Film-festivalo „Felliniada"
- 29.10.2009
Ĵaŭde en Varsovio komenciĝas la 3-taga Film-festivalo „Felliniada”, la aranĝo dediĉita al popularigo de filmoj ambiciaj kaj sendependaj, aludantaj diversfacete al la kreado de Frederico Fellini. La nunjara 16-a eldono de la festivalo estas renkontiĝoplatformo de artistoj premiataj dum mondaj festivaloj kun kreantoj provincaj. En la programo de la festivalo troviĝas ankaŭ laborrenkontoj pri muziko, parolarto, pentroarto kaj teatro. La festivalo okazas kunlabore kun la Pola Film-Instituto kaj Itala Kultur-Instituto.