• Unio debatas
  • 29.10.2009
 La polaj prezidento Lech Kaczyński kaj ĉefministro Donald Tusk partoprenas ĵaŭde dutagan pintrenkonton de la Eŭropa Unio en Bruselo dediĉitan i.a. al la kontraŭbatalado de la klimataj ŝanĝoj. Ĝi rilatas al la eŭropunia helpo al la landoj mizeraj kaj evoluantaj batali kontraŭ la forcejgasa emisiado, kaj divido de ĉi-rilataj kostoj inter la uniaj landoj. Riĉaj uniaj landoj postulas, ke la subtenalteco dependu de la emisikvanto de karbonbioksido. Tia solvo estas malavantaĝa por Pollando, kies mastrumado grandparte baziĝas sur karbo. Laŭ novaj uniaj landoj kostojn ligitajn kun protekto de la naturmedio devus kovri en pli signifa grado la plej riĉaj komunumaj landoj.