En Poznano meze de novembro disvolviĝos la dua eldono de la festivalo “No women no art” prezentanta kreadon de polaj artistinoj. Inaŭguros ĝin la ekspozicio “Ne unusola kun unu„, kiu enhavos fotojn de 20/30-jaraĝaj polinoj, kiuj pro kancero perdis mamon. Fotojn aŭtoras iliaj samjaruloj. Estas planata ankaŭ seminario pri bildstrioj same kreataj de virinoj, kiel ankaŭ rakontantaj pri ili. Ĝia speciala parto estos dediĉita al la japana bildstrio yuri. La festivalo kronas la aktivadon de la organizaĵo “No women no art”, kiu okupiĝas pri la promociado de polaj, kiel ankaŭ de eksterlandaj artistinoj.