La plej proksiman ĵaŭdon en la usona urbo Austin komenciĝos la 4-a Festivalo de la Polaj Filmoj. Oni spektos 8 beletrajn filmojn kaj krome dokumentajn, animitajn kaj mallongajn. Temas i.a. pri “Ankoraŭ ne vespero” de Jacek Bławut kaj “Tempo morti” de Dorota Kędzierzawska. Speciala festivala gasto estos reĝisoro Jacek Bromski por kies lasta filmo ”U Pana Boga za Miedzą" [Ĉe Dio najbare] muzikon komponis loĝanto de Austin. Dum la festivalo okazos ankaŭ i.a. renkontiĝo kun studentoj kaj lekciantoj de Teksas Universitato. La festivalon organizas Pola Asocio de Austin, kiu finance subtenas ankaŭ studentajn interŝanĝojn kaj kulaboron inter artistoj el Pollando kaj Austin.