• Randregionaj nekropoloj
  • 30.10.2009

En la Vroclava Muzeo de Racławice-Panoramo eblas rigardi 140 dokumentajn fotojn pri la polaj tomboj en nekropoloj troviĝantaj sur la tereno de la iamaj polaj randregionoj,  nun troviĝanaj en Ukrainujo, Belorusujo kaj Litovio. Temas pri la plej famaj tombejoj,  kiel Łyczakowski en Lvovo aŭ tombejo ĉe la vilnjusa Rossa-kvartalo,  ankaŭ pri malgrandaj lokoj de la eterna ripozo de poloj. Inter la fote dokumentitaj tomboŝtonoj troviĝas same tiuj de personoj aparte meritiĝintaj por la pola kulturo, scienco kaj politiko,  kiel ankaŭ de personoj hodiaŭ anonimaj. La aŭtoro de la fotoj estas vroclavano Ryszard Sławiński,  amanto de la polaj randregionoj,  laŭeduke historiisto.