• Polaj-usonaj interparoloj
  • 02.11.2009
  • Lunde la pola ministro por la eksterlandaj aferoj Radosław Sikorski komencas viziton en Usono. La ĉeftemo de liaj interparoloj estas la nova koncepto de la usona kontraŭraketa sistemo kaj tiukuntekste  li renkontiĝos kun la ŝtatsekretario Hilary Clinton. Ministro Sikorski debatos ankaŭ kun la usona poldevena politologo kaj sovetologo profesoro Zbigniew Brzeziński. Lunde la estro de la pola diplomataro partoprenas konferencon dediĉitan al la Orienta Partnereco. La pola flanko deziras veki intereson de Usono pri la unia programo subtenonta eksajn sovetuniajn landojn, kiuj restas ekster la Eŭropa Komunumo.