En Gdynia kreiĝos la unua en la norda Pollando Filma
Altlernejo. Studentoj de la
reĝisora–kameraista fakultato komencos la lernadon jam en oktobro de la 2010-a
jaro. La universitato estos financata de
la publikaj rimedoj. La nova altlernejo funkcios kunlabore kun la plej malnova
pola Ŝtata Altlernejo Filma, Televida kaj Teatra en Lodzo. La supera filma
altlernejo en Gdynia koncentriĝos pri
praktikaj okupoj kaj evoluigo de studentaj kapabloj.