Lige
kun la 90-a datreveno de la starigo de la diplomatiaj rilatoj inter Pollando
kaj Japanio la Etnografia Fako
de la Nacia Muzeo
en Gdansko prezentas la ekspozicion “La japanaj kimonoj”. Krom tiu tradicia
japana vesto en la ekspozicio eblas
konatiĝi kun objektoj de ĉiutaga uzo, metiaĵoj. La ekspozicion, daŭrantan ĝis
la fino de februaro 2010 akompanas edukaj laborrenkontoj popularigantaj la
kulturon kaj arton de Japanio.