• Internacia Festivalo de Kameraistoj
  • 06.11.2009

Konata hispana reĝisoro Carlos Saura kaj elstara itala kameraisto Vittorio Storaro ricevos specialan premion por la fota-aŭtora–reĝisora duopo dum la 17-a Internacia Festivalo de Kameraistoj Plus Camerimage 2009. La okazonta en Lodzo inter la 28-a de novembro kaj la 5-a de decembro festivalo estas la unusola aranĝo en la mondo dediĉita al kameraista arto. En ĝiaj antaŭaj eldonoj la publiko havis la okazon renkontiĝi kun multaj steluloj de la monda kinoarto i.a. temis pri reĝisoroj Oliver Stone, David Lynch, Peter Weir, kaj aktoroj Jeremy Irons, Ed Harris, John Malkovich, Ralph Fiennes kaj Viggo Mortensen.