• Festivalo de la Malnova Muziko
  • 06.11.2009

Muzikon renesancan, barokan kaj klasikisman plenumatan per epokaj instrumentoj eblos aŭskulti en la ĉefurba Teatro la Granda dum la 19-a Festivalo de la Malnova Muziko. Ĝi komenciĝas jam la plej proksiman dimanĉon per la koncerto de renesancaj trombonoj kaj vira voĉensemblo Gregorianum. En la programo de la vespero troviĝas francaj kaj italaj >chansons< kaj ankaŭ muziko militista kaj fanfara. Dum la laŭvica festivala koncerto muzikŝatantoj povos konatiĝi kun fruaj komponaĵoj de Joseph Haydn en la plenumo de aŭstraj artistoj.