• Opero de Philip Glass en Varsovio
  • 06.11.2009

La opero de la usona komponisto  Philip Glass “Falo de Usher-domo" estos la 7-an de novembro la unuan fojon prezentita en la varsovia Teatro la Granda. Ĝia premiero ligiĝas kun la 200-a naskiĝdatreveno de Edgar Allan Poe, ĉar baze de lia novelo kreiĝis la komponaĵo de Philip Glass. La projekto estis realigita kadre de la ciklo “Teritorioj”, kiu celas popularigi ne prezentitajn ĝis nun en la polaj teatroj operojn kaj baletojn komponitajn en la 19-a kaj 20-a jarcentoj. Ĝi servas ankaŭ por serĉi novajn estetikajn formojn kaj esprimmanierojn. La varsovia Teatro la Granda tiukuntekste invitas al kunlaboro  la plej intersajn kreantojn muzikajn, plastikajn kaj teatrajn. La operon “Ekstremo de Usher-domo" reĝisoras Barbara Wysocka.