• Reakiro de sendependeco
  • 09.11.2009
  • Originalajn verkojn de Józef Piłsudski kaj ankaŭ multajn disertaĵojn dediĉitajn al tiu ĉi plej elstara polo de la 20-a jarcento eblas rigardi en la Gdanska Biblioteko de la Pola Sciencakademio. La espozicio estas lanĉita antaŭtage de la pola nacia festo,  pasanta la 11-an de novembro kaj omaĝanta la renaskiĝon de Pollando en la 1918-a jaro post la 123-jaraj dispartigoj inter Rusujo, Prusujo kaj Aŭstrio. Józef Piłsudski kiel memorigas la ekspozicio estis ne sole la ŝtatviro, komandanto de la polaj armeaj fortoj kaj pola ĉefministro. Li estis ankaŭ elstara publikisto, aŭtoro de historiaj verkoj kaj politikaj disertaĵoj.