• Pola-hispana kunlaboro
  • 09.11.2009
  • Antaŭtagmeze en Varsovio okazis polaj-hispanaj interregistaraj konsultiĝioj. Dum ili la ĉefministroj Donald Tusk kaj Jose Luis Zapatero diskutis pri la protekto de la klimato, energetiko kaj defioj starantaj antaŭ la Unio. Samtempe Pollando prezentas siajn proponojn rilate Hispanion, kiu ekde la 1-a de januaro 2010 prezidos la laborojn de la Eŭropa Komunumo. Estis planite,  ke ambaŭ ĉefministroj subskribos ankaŭ interkonsenton,  baze de kiu Pollando vendos al Hispanio permeson emisii la karbonan bioksidon.  La valoro de la transakcio egalas al 25 milionoj da eŭroj. Tiuj monrimedoj estos investitaj en Pollando al la novecaj teknologioj ebligantaj protekti la klimaton.