• Polaj-rusaj rilatoj
  • 12.11.2009
  • La pola ministro por la eksterlandaj aferoj Radosław Sikorski alvokis, ke NATO detale kontrolu la rusajn-belorusajn militarajn ekzercojn „Zapad”. En sia letero al la ĝenerala NATO-sekteratio la pola ministro  petis trakti tiun ĉi temon dum la decembra pintrenkonto de la ministroj por la eksterlandaj aferoj de la Pakto en Bruselo. La militekzercojn „Zapad” rusoj kaj belorusoj gvidis proksime de la pola limo. Unu la ekzercitaj scenaroj koncernis atom-atakon de tiuj ĉi landoj kontraŭ Pollandon. La Ĝenerala NATO-sekretario Anders Fogh Rasmussen deklaris, ke tiaj paŝoj de Rusujo ne servas al elkonstruo de reciproka fido kaj vekas kompreneblan maltrankvilon ĉe ĝiaj najbaroj.