Lunde la
unuan fojon en Pollando estas solenata Tago de la Diplomatia Servo.
Ĝuste la 16-an de novembro de la 1918-a jaro marŝalo Józef Piłsudski sendis
depeŝon, kiun oni taksas simbola inaŭguro de la pola ministerio por la eksterlandaj
aferoj. „Kiel ĉefkomandanto de la pola armeo mi volas sciigi registarojn kaj
naciojn, batalantajn kaj neŭtralajn, pri ekzisto de la sendependa pola ŝtato,
ĉirkaŭprenanta ĉiujn teritoriojn de la unuiĝinta Pollando” - tekstis la depeŝo.
Ĝi atingis la prezidenton de Usono kaj la registarojn de Britio, Italio,
Japanio, Germanio kaj Francio.