En la Vroclava kinejo "Helios"
komenciĝis lunde Semajno de la Germana Kinoarto. Ĉiutage filmŝatantoj povas
spekti unu novan tiulandan filmon. Inaŭgure oni montris "Renkontiĝon en
Palermo" de Wim Wenders. En aparta grupo estas prezentitaj filmoj kreitaj
post la falo de berlina murego kaj bilancantaj la antaŭan epokon en la germana
historio. Kinobildoj stas prezentataj germanlingve kun
polaj kaj anglaj subtekstoj.