Mikrobiologo doktoro Jolanta Solecka
malkovris novan substancon, kiun karakterizas antibiotikaj ecoj. Dank’ al sia
unikeco la substanco donas ŝancon kontraŭbatali eĉ la plej danĝerajn bakterioj,
ia. tiujn de ora stafilokoko. Aŭtorino de la malkovro, kiu laboras en la Nacia Instituto de la Publika
Sano, laboris pri la nova substanco dum kelkaj jaroj. Ŝian esploradon aprecis la Eŭropa Komisiono.