• Artverkoj sur poŝtmarkoj
  • 19.11.2009
  • Verkoj de Albrecht Dürer, Peter Paul Rubens kaj Rembrandt, perdiĝintaj rezulte de la militaktivado, troviĝas en la plej nova serio de poŝtmarkoj lanĉita de la Pola Poŝto, kiu tiamaniere volas kontribui al la serĉ-kampanjo. La malaperintaj verkoj apartenis ia. al kolektoj de la Varsovia Universitato, en kiuj la laboraĵoj de Albrecht Dürer konsistigis verajn perlojn. La poŝtmarkojn oni eldonis laŭ la iniciato de la pola Ministerio por la Kulturo kaj Nacia Heredaĵo.