Kulturministroj de Pollando kaj Francio
Bogdan Zdrojewski kaj Frederic Mitterrand komune inaŭguris ambaŭlandajn solenaĵojn
de Chopin-Jaro 2010. Okaze de la 200-a naskiĝdatreveno de la genia pola
komponisto venontjare okazos en la apudsejna lando maratonoj de lia muziko,
ekspozicioj, krome oni publikigos franclingve la tutan korespondaĵaron de
Chopin. Valoras noti, ke en majo de la 2010-a jaro pianludos en Parizo junaj
muzikistoj el la tuta mondo, estantaj kandidatoj por la samjara Internacia
Pianista Konkurso je la nomo de Frederiko Chopin en Varsovio. Lige kun
Chopin-Jaro multaj polaj turismaj oficejoj aktivantaj eksterlande preparis specialajn
ekskursojn laŭ la spuroj de la komponisto. Solenaĵoj de tiu ĉi jaro okazosos en
40 landoj de la mondo, inkluzive de Ĉinio, Brazilo kaj Mongolio.