• El la E-movado
  • 23.11.2009
 La hotelo Van Walsum en Roterdamo havas unikan lokon en la historio de E-komunumo: ĝi gastigis praktike ĉiujn prezidantojn kaj estraranojn de UEA dum la lastaj 50 jaroj kaj multajn aliajn movadajn eminentulojn. Ankau de aliaj esperantistoj ĝi estis/as volonte utiligata pro tradicia reklamo en la Jarlibro kaj proksimeco de la CO. Sojle de la novembra Malferma Tago, Hotelo Van Walsum aldonis al la lingvoj de sia retejo ankaŭ Esperanton: www.hotelvanwalsum.nl.