• Malnova Muziko
  • 24.11.2009
En la varsovia Nacia Filharmonio okazas vespere laŭvica koncerto el la ciklo „Malnova Muziko”. Kadre de ĝi prezentiĝos germana ensemblo Lautten Compagney, kiu plenumos koncertan veston de la opero „Kserkses” de Georg Fridrich Händel. Kiel informis Jerzy Nowrol el la Nacia Filharmonio germana ensemblo direktita de Wolfgang Katschner apartenas al la plej originalaj ensembloj de la baroka muziko sur la eŭropa scenejo.