• Jubileo de Filipinki
  • 25.11.2009
  • Antaŭ 50 jaroj la 25-an de novembro de la 1959-a jaro kreiĝis la kantensemblo Filipinki, la plej populara pola junulina grupo de la 60-aj jaroj. Ĝi debutis en la jaro 1960 en la kanzon-konkurso titolita „Ni serĉas junajn talentojn”. Ĝia unua albumo vendiĝis dum kelkaj monatoj en la kvanto de 650 mil ekzempleroj. Filipinki koncertis en la lando kaj turneis ankaŭ ekster ĝi, i.a. en Usono, Kanado, Svedio kaj GDR. Plej entuziasme Filipinki estis akceptataj en Sovetunio. La junulina sepopo kantis ĝis la 1974-a jaro. Ĝiaj sukcesoj estis imitmodelo por laŭvicaj generacioj de polaj muzikistoj.