Meze de novembro Zsófia Kóródy
reprezentis UEA-n en la 37-a konferenco de Asocio de Lingvotestistoj en Eŭropo
(ALTE) en la irlanda Maynooth. Ĝia temo tekstis: "Testado de malpli
parolataj lingvoj en multlingva kunteksto". Kun la novtipa ekzameno
"Origo", ellaborita en partnereco kun alia ALTE-membro, la
Lingvoekzamena Centro (ITK) de la Universitato Eötvös Loránd en Budapeŝto, UEA
apartenas al institucioj, kies ekzamenoj kongruas kun la niveloj B1, B2 kaj C1
de KER. Nome de UEA Zsófia Kóródy transdonis al la ALTE-sekretario Martin
Nutall ekzempleron de la libro "Esperanto de nivelo al nivelo". Krom
partopreni la fakkunsidojn Zsófia Kóródy kontribuis ankaŭ al la laboro de la
specialaj interesgrupoj