• Foiro de la historia libro
  • 26.11.2009
  • En la pola ĉefurbo ĵaŭde estis inaŭguritaj la 18-a Foiro de la Historia Libro.. Dum la aranĝo en la varsovia Reĝa Kastelo dum 4 tagoj 100 eldonistoj prezentos ĉirkaŭ 1500 titolojn. Siajn standojn havos ankaŭ antikvaĵejoj. La foiron akompanas ankaŭ renkontiĝoj kun aŭtoroj kaj prezentoj de histori-temaj komputilaj ludoj. La aranĝon kronos atirubuo de la premio KLIO, kiun oni enmanigas al polaj aŭtoroj kaj eldonistoj pro ilia kontribuo al la popularigo de historio kaj historia literaturo.