Al
Poznano [la okcidenta Pollando] venis ĵaŭde 750 gejunuloj el la tuta Pollando.
Ili partoprenas 2-an Junularan Klimatan Pintrenkonton, kadre de kiu okazas ia.
laborrenkontoj pri ŝparado de energio. Gejunuloj direktos ankaŭ apartan mesaĝon
al la partoprenantoj de la decembra Klimata Pintrenkonto de la Unuiĝintaj
Nacioj, kiu okazos en Kopenhago.