Polaj kaj barataj spertoj pri demokratio estas temo de
la daŭranta en Nov-Delhio dutaga seminario „Spertoj de demokratio”, kiun
partoprenas ekspertoj el ambaŭ landoj. La
polan flankon reprezentas ia. ekonomikisto profesoro Zbigniew Rybiński,
politologo, doktoro Andrzej Ananicz kaj Krzysztof Bobiński, multjara
korespondisto de britaj amaskonumikiloj en Pollando. La aranĝon kunorganizas la
pola ambasado en Barato.