Per koncerto en Nov-Delhio finiĝis la barata turneo de polaj ĵazmuzikistoj gviditaj de Rafał Gorzycki. La ĵaza triopo prezentiĝis ia. en Kolkato kaj Puneo. En la hinda ĉefurbo la poloj muzikis kadre de la festivalo „Jazz Utsav”. Rafał Gorzycki taksas la koncerton aparte sukcesa, li substrekas unike amikan atmosferon kreitan de la publiko. Recenzantaj kritikistoj atribuis al la moderna pola ĵazo „slavan animon, plenan de nostalgio kaj trankvila melodieco”.