• Koncepto de alternativa teatro
  • 27.11.2009

En Stokholmo ĵus finiĝis la dutaga Festo de Grotowski, kiun oni aranĝis lige kun Grotowski-Jaro proklamita de UNESCO okaze de la 10-a mortodatreveno de la pola teatra reformanto. En la sveda ĉefurbo oni okazigis renkontiĝojn, filmprezentojn kaj ankaŭ podiajn diskutojn, dum kiuj oni strebis interalie konstati, ĉu la koncepto de alternativa teatro sukcesis transdaŭri la provon de la tempo. La debatojn partopenis svedaj reĝisoroj, aktoroj, koreografoj kaj teatraj kritikistoj. La aranĝojn kunorganizis la pola ambasado en Svedio kaj Grotowski-Instituto el Vroclavo.