- Kameraista festivalo
- 30.11.2009
En
Lodzo komenciĝis sabate la Internacia Festivalo Plus Camerimage, kies
ĉefrolantoj estas kameraistoj. Inter specialaj gastoj troviĝas Terry
Gilliam, kiu transprenis premion por la reĝisoro kun aparta sentemo
por bildkonstruo. Krome dum la festivalo gastas ankaŭ germana reĝisoro
Volker Schloendorff kaj usona aktoro Bill Muray. Kadre de la ĉefa konkurso
pri la Ora Rano rivalas 17 filmoj el la tuta mondo, samtempe okazas
konkurso de studentaj etudoj, en kiu la premio fariĝis la ora ranido.