- Polo komisaro pri la buĝeto
- 30.11.2009
Vendrede
la prezidanto de la Eŭropa Komisiono, Jose Manuel Barroso, prezentis
ĝiajn novajn membrojn. La komisaro okupiĝanta pri buĝeto fariĝis
pola eŭrodeputito Janusz Lewandowski. Kiel substrekis Jose Manuel Barroso,
gravas, ke pri financaj aferoj okupiĝu ne sole profesiulo, sed ankaŭ
persono kun aparta impresiĝemo por la aferoj de kohereco kaj defioj
socialaj. Janusz Lewandowski preparos premisojn de la nova komunuma
buĝeto por la jaroj 2014-2020. Nun la novan konsiston de la Eŭropa
Komisiono devas aprobi la Eŭropa Parlamento. Sian tiucelan laboron
komisionanoj komencos la 1-an de februaro 2010.