- Lisbona Traktato
- 30.11.2009
Ekde
la l-a de decembro, do ekde morgaŭ, konforme al la envivigata ĉi-tage
Lisbona Traktato, la Eŭropa Unio havos tn. prezidenton kaj estron de
la diplomataro. Kreskos ankaŭ signifo de la Eŭropa Parlamento
kaj de la landaj parlamentoj. Kiel akcentis Paweł Świeboda el la Centro
de la Eŭropa Strategio „Demos”, laŭ la Komunumo tiuj ĉi ŝanĝoj
ne signifas tamen, ke la Unio fariĝas federacia ŝtato, ĉar tion ne
volis la membrolandoj mem. Tial ankaŭ la funkci-nomoj „prezidento”
kaj „estro de la diplomataro” ne aperas en la dokumento, kie oni
parolas pri „prezidanto de la Eŭropa Konsilantaro” kaj „alta
reprezentanto de la Eŭropa Unio por la eksterlandaj aferoj”. Malgraŭ
tio dank’ al la ŝanĝoj la Eŭropa Unio post sia multjardeka ekzisto
transformiĝas fine en internacian organizaĵon, pro kio kreskas ĝia
signifo en la mondo. La Lisbona Traktato kiel la unua unia dokumento
antaŭvidas la eblecon, ke śtato rezginu je sia membreco en la Komunumo.