Bonan tagon spertis la Libroservo dum la
lastsabata Malferma Tago. Ĝiaj vendoj sumiĝis je 2416,40 eŭroj. Plej multe
furoris la poŝtmarkoj lige kun la 100-a datreveno de Ivo Lapenna kaj la 150-a
de L.L. Zamenhof. Inter la libroj signifan intereson de la publiko vekis i.a. la Zamenhof-biografio
"Homarano" de Aleksandro Korĵenkov.