• Monda Tago de la Handikapitaj Personoj
  • 03.12.2009
  • Ĵaŭdo pasas kiel Monda Tago de la Handikapitaj Personoj. En Pollando estas da ili ĉirkaŭ 6 milionoj. En Varsovio merkrede estis enmanigita premio pro konstruprojektoj plej bone respegulantaj la bezonojn de movaj malavantaĝuloj. Nunjare venkis la Studenta Domo situanta ĉe Zamenhof-strato. Oni pozitive taksis la agadojn de la ĉefurba trafikkompanio, ĉiam pli alkonformiĝanta al bezonoj de neplenlertuloj. La Monda Tago de la Handikapitaj Personoj estis lanĉita en la 1992-a jaro por atentigi pri la bezonoj kaj problemoj de ĉi tiu socia grupo.