La Orkestro de la Nacia Filharmonio en Varsovio kaj
ĝia direktisto Antoni Wit kune kun la Filharmonia Koruso
estis la laŭvican fojon nomumitaj al Grammy-premio. Komentante la nomumon
Antoni Wit deklaris unuflanke ĝojon, aliflanke li reliefigis, ke pli ĝojiga estas
la fakto, ke la nonumitaj surbendigoj - registritaj por la firmao NAXOS - enhavas
simfoniojn de Karol Szymanowski. La premioj Grammy estos atribuitaj en februaro
2010.