• Telekomunikaj servoj
  • 03.12.2009
  • Ankoraŭ nunjare al la pola parlamento trafos la leĝprojekto pri telekomunikaj servoj. Ĝia celo estas certigi al poloj ĝis la 2014-a jaro ĝeneralan aliron al vastfluaj retkonektoj, sekve ilian instalon en ĉiu pola domo. Ekde la nuna jaro ĉiu nova domprojekto devas antaŭvidi rapidan optikfibran konekton, kio estonte ebligos evoluigi la telekomunikan infrastrukturon.