• "Mil koloroj"
  • 04.12.2009

         En Poznana Danc-Teatro sian premieron havis la spektaklo “Mil koloroj”. La aŭtoranta ĝin japana aristino Takako Matsuda utiligis en ĝi mazurkojn kaj preludojn de Frederiko Chopin. Dum la konferenco antaŭanta la teatran premieron Takako Matsuda atentigis pri la ekzistencialisma mesaĝo de la spektaklo, kiu tuŝas la nerimareblan en la ĉiutaga vivo esencon de la forpasado. La ekspozicititolo “Mil koloroj” aludas al la varieco de la vivkoloroj, kiuj ŝanĝiĝas kun la tempofluo.