- Situacio de blinduloj
- 07.12.2009
Pliboniĝo
de la sekureco kaj egaligo de ŝancoj al
personoj blindaj kaj malbone vidantaj estis la temo de la scienca konferenco
okazinta semajnfine en Owsińska apud Poznano. La aranĝon inaŭguris
la prezidanto de la Eŭropa Parlamento profesoro Jerzy Buzek. Li memorigis,
ke la Eŭropa Unio ĉiujare lanĉas multajn programojn, kies celo estas
plibonigi la situacion de personoj malavantaĝigitaj kaj
handikapitaj.