- Malferma Tago en Borso
- 07.12.2009
Ludoj
por la plej junaj, konkursoj kun valoraj premioj kaj informoj por la
borsaj investantoj atendis personojn, kiuj vizitis lastdimanĉe la
Varsovian Borson. Ĉiuj interesiĝantoj povis viziti la sidejon de la
Borso kaj ankaŭ Landan Deponejon de Valoraj Paperoj. Laŭ
la estro de la borso Ludwik Sobolewski dum la
Malferma Tago en la Varsovia Borso al la
vizitantoj estis malfermitaj ankaŭ ĉambroj kutime strikte gardataj.