• Fino de misio en Ĉado
  • 07.12.2009
 Kiel semajnfine oficiale informis la pola defendministro Bogdan Klich finiĝas la misio de polaj soldatoj en Ĉado. Tio signifas, ke Pollando, krom direkti unuopajn observantojn  ne plu engaĝiĝos al UNO-misioj. Pollando partoprenis la agadojn de la Organizaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj ekde la 1953-a jaro, kiam ĝi direktis siajn unuajn observantojn al Koreio. La unuan militistan kontingenton Pollando  direktis kadre de UNO-misio al Golan-altaĵoj en la 70-aj jaroj.