- Junaj muzikistoj en Parizo
- 09.12.2009
Junaj polaj muzikistoj prezentiĝis
marde en la pariza preĝejo de la sankta Petro en Montmarte. La programo de la
kristnaska koncerto de la orkestro Camerata di Cracovia estis dediĉita al la baroka
muziko. Muzikŝatantoj povis aŭskulti en la plenumo de polaj artistoj i.a.
muzikon komponitan de Corelli kaj Telemann. Konsiston de la ensemblo Camerata di
Cracovia eniras muzikistoj ĝis la 18-a vivojaro. La trupo turneis jam tra
multaj eŭropaj landoj akirante multajn premiojn. Ĝi i.a. okupis la unuan lokon en la internacia
konkurso de Herbert von Karajan.