• Tago de la Kontraŭbatalado de Korupto
  • 09.12.2009
  • Merkredo pasas en la tuta mondo kiel Internacia Tago de la Kontraŭbatalado de Korupto. La ĉi-rilata situacio en Pollando konstante pliboniĝas. Aktuale ni troviĝas sur la 49-a loko inter 108 landoj listigitaj de Amnesty Internacional. Laŭ Adam Sadowski el la ekonomia centro de Adam Smith parte pro korupto respondecas politikistoj, malkapablaj prilabori klaran kaj diafanan leĝaron, kiu malfavorus koruptoagadojn. Imitindaj estas la  leĝmodeloj el Novelando, Singapuro kaj Svedio, kiuj laŭ Amnesty Internacional estas malplej koruptitaj landoj de la mondo.