• El la E-movado
  • 10.12.2009
 Hodiaŭ pasas la 55-a datreveno de la unua Unesko-rezolucio pri Esperanto, kiu i.a. rekonis rezultojn atingitajn per Esperanto sur la kampo de internaciaj intelektaj interŝanĝoj kaj por la proksimigo de la popoloj de la mondo. Tiu datreveno intime ligiĝas kun la plurjara kampanjo kunordigata de UEA, en kiu apartan rolon dum la Ĝenerala Konferenco en Montevideo 1954 ludis profesoro Ivo Lapenna.