- Unia premio por Mariusz Szczygieł
- 10.12.2009
Mariusz Szczygieł ricevis la unian literaturan premion „European Book Price” pro la libro „Gottland”. Temas pri kolekto de raportaĵoj dediĉitaj al ĉeĥoj kaj Ĉeĥio fone de la komplika 20-jarcenta historio. La solena enmanigo de la distingoj pro la lanĉado de la eŭropa diverseco okazis en la brusela sidejo de la Eŭropa Parlamento. Transpreninte la premion Mariusz Szczygieł prezentis la opinion, ke lia libro havas ŝancon trafi al la vasta publiko, pro sia ĝenerala karaktero ne koncentriĝanta pri faceto nur historia aŭ politika. La laŭreaton de la premio elektis ĵurio en kies konsisto troviĝis ĵurnalistoj el ĉiuj landoj de la Eŭropa Komunumo.