• Sukcenaj Glavetoj
  • 10.12.2009
4 ĉefajn premiojn kaj 7 distingojn ricevis eksterregistaraj organizoj pro la agadoj sociaj kaj agadoj favore al la naturmedio. Sukcenajn Glavetojn ricevis i.a. Pomeria Centro Favore al Forlasado de Senhejmeco, la Gdanska Integra Asocio „Flameto” kaj Asocio de Amikoj de Łeba-rivero. Laŭ la direktoro de ĉi-lasta asocio, Marian Slęzak la premio rolos kiel aldona impulso por agadoj favore al la nepoluciita naturmedio, aparte riveroj, kiuj por lia asocio aparte gravas. Nunjare la unuan fojon oni atribuis ankaŭ specialan Sukcenan Glaveton pro kuraĝo kaj persisto en la konstruado de libera kaj civitana Pollando. Ricevis ĝin advokato Jacek Taylor, gvidanta ankaŭ senpagajn jurajn konsilojn por pesonoj bezonantaj ilin.