- Trafluo de servoj
- 10.12.2009
La pola ministro-konsilantaro akceptis leĝon koncerne lanĉadon de servoj sur la teritorio de Pola Respubliko. Ĝi forigas barierojn rilate ilian liberan trafluon inter la unuopaj landoj de la Eŭropa Unio. Ĝi enkondukas en la polan leĝaron principojn de la tn. servodirektivo de la Eŭropaj Parlamento kaj Konsilantaro el decembro de la 2006-a jaro. Ili ĉirkaŭprenas vastan agadkampon kaj simpligas administrajn procedurojn pri la lanĉado kaj gvidado de servoj en Pollando.