• Muzeo de Tadeusz Kantor
  • 11.12.2009
La Eŭropa Unio kromfinancos per 6 milionoj da eŭroj la elkonstruon de Cricoteka, alivorte Muzeo de Tadeusz Kantor. Ĝi kreiĝas en la eksa krakova elektrejo. Funkcios en ĝi konstanta ekspozicio bildiganta la kreadon de tiu ĉi multtalenta artiso – reĝisoro, pentristo, grafikisto kaj scenografo. Troviĝos tie ankaŭ teatro-konferenca centro kaj biblioteko. Dank’ al la unia subteno la muzeo estos multfunkcia. Ĝi ne sole dokumentos la heredaĵon de Tadeusz Kantor, sed ankaŭ ebligos prezenti laboraĵojn kaj atingaĵojn de nuntempaj artistoj. Funkciigo de la muzeo estas planita por la fino de la 2011-a jaro.