• El la E-movado
  • 14.12.2009
  • Jam monatkomence komenciĝis la decembraj omaĝsolenaĵoj ligitaj kun la 150-a naskiĝdatreveno de d-ro L. Zamenhof. La 5-an okazis tradicia Zamenhof-festo en la Pola Instituto en Vieno, dum kiu aŭdiĝis la porokaza festparolado de Bernhard Tuider. D-ro Klaus Perko prezentis prelegon pri la 100-jara jubileo de Ivo Lapenna. En la programo pola pianisto ludis Chopin muzikon - omaĝe al li 200-a naskiĝdatreveno en 2010. Samtage en Tokio okazis la 17-a Zamenhofa Vespero organizita de 8 lokaj grupoj.  Prelegis japane MIZUNO  Yosiaki pri "Familio de Zamenhof - precipe pri Lidia", Ulrich LINS pri  "Zamenhof kaj liaj kontraudiroj". S-ro Klivo LENDON prezentis sian  tradukaĵon, "La origino de specioj", Ulrich LINS parolis pri "Utila  estas aligho" kaj SYOZI Keiko pri "Raporto pri Simpozio  okaze de la Internacia Jaro de Lingvoj", japanlingve eldonita  de JEI.