• Plej longa leciono
  • 14.12.2009
  • En la krakova Jagiellona Universitato daŭras provo starigi Guiness-rekordon pri longeco de leciono. Gvidas ĝin studento pri juro devenanta el Zimbabvo Errol Muzawazi, kiu volas lekcii dum 120 horoj seninterrompe ts. ĝis la lunda nokto. La temo de la rekordstariga leciono estas Afriko,  ĝia demokratio kaj problemoj. Per sia iniciato Errol Muzawazi volas antaŭ ĉio veki la atenton pri la situacio sur la Nigra Kontintento. La leciono logis grandan atenton. Sekvas ĝin ne sole studentoj kaj profesoroj de la Jagiellona Universitato,  sed ankaŭ mezaj krakovanoj.