Pollando
povos ĝis la 2020-a jaro malaltigi la emisiadon de la karbonbioksido je 20
procentoj kaj ĝis la 2030-a je aldonaj 10. Tiaj estas donitaĵoj prezentitaj de
la pola ministerio por la mastrumado, kiujn preparis la firmao McKinsey&Company.
La envivigo de tiuj ŝanĝoj ligiĝas kun la elspezo de 22 miliardoj da eŭroj ĝis la 2030. La dokumento listigas
pli ol 100 manierojn, laŭ kiuj eblas
malaltigi la emisiadon de la forcejaj gasoj en Pollando. Plej parte temas pri
pli efika utiligo de energio kaj elimino
de ĝiaj perdoj. Nur sekvaloke troviĝas pli vastskala utiligo de la
renovigeblaj energifontoj. La limigo de la forcejgasa emisiado estas la ĉeftemo
de la daŭranta en Kopenhago Klimata Konferenco de UN-o.