• Skisezono malfermita
  • 15.12.2009
  • Lunde en Zakopane okazis simbola malfermo de la skiista sezono. La solenaĵojn gvidis kune la aŭtoritatoj de Zakopane kaj la ĝemela Sopot, kiu apudmara kuracloko simbole transdonis  sian avanan someran pozicion al Zakopane,  difinata la vintra ĉefurbo de Pollando. Laŭ la  urboprezidanto de Sopot Jacek Karnowski ambaŭ urboj ne rivalas inter si pri turistoj, sed ili komune gvidas lanĉkampanjojn, konvinkante  polojn same vintre kiel ankaŭ somere ripozi en la lando. Lige kun la inaŭguro de la skiista sezono en Zakopane estis funkciigitaj skiliftoj.